Psalms 82

Psalmo de Asaf.

1Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.
2Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?

Sela.
3Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu.
5Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
Copyright information for Esperanto